ГлавнаяИсполнителиEsperanto-DesperadoSola
название:

Sola


автор:

Esperanto-Desperado


рейтинг: ★★★★★ / 5 / 1045 просмотров
Эта и многие другие песни и тексты в группе "Esperanto en Karelio (Эсперанто в Карелии)" [bad word]  [bad word] verda_karelio

Mi pagis kotizon al IJK,
Sed nenio restis por la vojaĝ'
Mi pensis ke tio tute ne gravas,
Kaj iris al la voj' kun mia pakaĵ'
Mi levis la manon, ridetis al la ŝoforoj,
Sed neniu haltis kaj kunportis min.

Post ses horoj en pluvo kaj vento mi frostis tiel
Ĉiuj aŭtomobiloj preterpasis min tiel rapide
Kaj mi sentis min

Tiom sola, sola, sola
Sentis min sola, sola, sola

Sed finfine mi venis al la kongreso
Kaj tie renkontiĝis kun karaj geamikoj
Ni kisis, brakumis kaj estis gajaj,
De nun mi estis kun fratoj, patrinoj, avinoj de la tuta mondo
Kaj tute ne 
Sola, sola, sola
Certe ne sola, sola, sola

Ĉar ĉi tie mi pensas, estas bonega
Etoso, paco kaj amikeco
Kaj mi esperas ke neniu ĉi tie sin sentas
Malgaja, malbela, malamata

Kaj certe ne 

Sola, sola sola
Certe ne sola, sola sola.

Poste ni ĉiuj vojaĝis hejmen
Al niaj landoj en la tuta mond'
Kaj nun ke mi pensas pri miaj geamikoj
Kaj sentas min iom malĝoja, malgaja
Kaj iom

Sola, sola, sola,
Sola, sola sola.

Imagu se ĉiuj homoj en la tuta mondo lernus Esperanton
Povus esti ke tiam neniam iu iel ie
Sentus sin

Sola, sola, sola...

Послушать/Cкачать эту песню
Mp3 320kbps на стороннем сайте
А как ты думаешь, о чем песня "Sola" ?
2010-2020 © WebKind.Ru Тексты песен