название:
автор:
La Turo De Karol'
автор:
Roĝer Borĝes
рейтинг: ★★★★★ / 5.1 / 1101 просмотр
- Текст
- Открытка с текстом
Ĉiutage mi prenas la saman trajnon; La saman mienon je malsama vojo. Sed hodiaŭ…. Mi vojaĝos… ĝis la fin´. Atendante mian trajnon sur la kajo, Mi fumas cigaredon por mortigi iom da tempo ….Por ke ĝi ne mortigos min. Mia trajno alvenas frue, Do mi eniras…. kaj sidiĝas sola. Sen valizoj, mi nur volus trovi kialon Trovi kialon, por forkuri nun. Apud mi estas granda, granda fenestro. Mi povas vidi ĉion ekstere Kaj ĝi certe estas pli bela Ol la homoj tie ĉi Escepte de tiu… junulo… Kiun mi ĉiam vidis ĉi Sed ne donos mi gvaton Ĉar li ne rekonos min… ne… Ni vojaĝas tra la valoj Ĝis la turo de karol´ Baldaŭ aperas… flavaj kampoj …..kolorante mian vivon… vivon…. la knabo ankoraŭ atendas min (“kiel kutime”) mi okulumas liajn loooongajn…. Longajn okulharojn…. Kaj li sternas la manon por doni bileton al mi! Dio mia, kial mi? Kiel freneza okazaĵo ! Nur malfermi papereton… Kiel mankas la kuraĝo! La turo de karol´ LA TURO DE KAROL´…… Unu horo pasis jam, kaj… Ni alvenas al la turo. La trajno haltas, kaj subite….subite… Malpleniĝas. Nur mistera knabo restas ene de ĝi. Mi malfermas la bileton: “MI ĈI-AM DE-ZI-RIS VIN” mi revenas al la trajno kaj tiel mi forlasis… la turon de karol´ Ĝis…
А как ты думаешь, о чем песня "La Turo De Karol'" ?