название:
автор:
Kanto de sorĉisto [из к/ф "Обыкновенное чудо"] #Esperanto
автор:
Paŭlo Moĵajev
рейтинг: ★★★★★ / 4.9 / 899 просмотров
- Текст
- Открытка с текстом
Mistrafe, ridinde, Malsaĝe, freneze, Permute! Sencele, sensence, Sen ajna agord', Mise tute! Alvenas tag', Alvenas hor', Alvenas temp' — Kaj ĉio iĝas Nura blag'! Ekbolas ŝton', Ekbrulas ŝlim', Kaj eĉ lanug' Faligas nin... Jen kia plag'! Kaj verdas sorĉo-herba tig', Kaj najtingale kantas strig', Kaj eĉ plej minca fadenet' Ne dishakeblas per stilet', Per ŝtala glav'! Per ŝtala glav'! Mistrafe, ridinde, Malsaĝe, freneze, Permute! Sencele, sensence, Sen ajna agord', Mise tute! Alvenas temp', Alvenas febr', Frostiĝ' kaj tim', Kaj kaŝa ard', Klarec' kaj svag'... Dolor' kaj rid', Mallum' kaj lum' Kuniĝas en La sama fajr' — Jen kia plag'! El mismiraĝ', El sonĝ-vizi', El mia stulta fantazi' Aperas ies pala bild' Kaj transformiĝas je real', Je am' kaj karn', Pasi' kaj ĉarm'... Mistrafe, ridinde, Malsaĝe, freneze, Permute! Sencele, sensence, Sen ajna agord', Mise tute!
А как ты думаешь, о чем песня "Kanto de sorĉisto [из к/ф "Обыкновенное чудо"] #Esperanto" ?