ГлавнаяИсполнителиНеизвестенJan Smit, Jan Smit sola regis Rodezion
название:

Jan Smit, Jan Smit sola regis Rodezion


автор:

Неизвестен


рейтинг: ★★★★★ / 5 / 970 просмотров
Jan Smit, Jan Smit sola regis Rodezion,
kontraŭ vol’ de l’popol’
faris kaj aranĝis ĉion,
sen en la densej’ jam ekflamis la rezisto,
luktis nigra popol’ por la rajto de l’ekzisto.

Refreno, 2-foje:

Zimbabve, pa-ra-ra, Zimbabve,
nigra popolo ĝojas tre (denove) 

Kaj la plej alta ĉef’
tiam naskis ruzan planon:
por prezida posten’ tuj trovu ni lokanon.
Se nigra muzel’ mem proklamos respublikon,
jam lia aper’ kontentigos la publikon.

Refreno 

Jen por la popol’ estas preta manifesto:
ĉiu civitan’ marŝu al la granda festo.
La nigrul’ kun kares’ sin direktas al popolo:
ni nun agos (jes!) nur laŭ la komuna volo!

Refreno 

Jen mia promes’: baldaŭ fartos ni elite,
ĉar ni kreskas (jes!) ne kvante, sed kvalite!
La ĉef’ al progres’ jam ekhavis ardan amon,
se li diros “jes!”, tuj ripetu vi la samon!

Refreno 

Obe’ kaj kontent’ estas via sola devo,
tion diras prezident’, nia pastro Muzorevo.
La liber’ en la land’ tuj ekregos ekde nune.

Hej, nigra loĝant, kial vi ne ĝojas kune?!
(Nu, porkoj, tuj ĝoju!)

Refreno

Послушать/Cкачать эту песню
Mp3 320kbps на стороннем сайте
А как ты думаешь, о чем песня "Jan Smit, Jan Smit sola regis Rodezion" ?
2010-2020 © WebKind.Ru Тексты песен