название:
автор:
33 Bovinoj (33 коровы)
автор:
Павел Можаев
рейтинг: ★★★★★ / 5.3 / 1319 просмотров
- Текст
- Открытка с текстом
Meze de urbego ia Sen eĉ plej malgranda plant' Loĝis la poet' genia, Inspirplena vers-rimant'. Ĉion rimis li kaj fine Lin lacigis poezi', Kaj somere en kamparon, Por plenumi san-riparon Estis forsendita li. Tridek tri bovinoj, Tridek tri bovinoj, Tridek tri bovinoj - Nova vers-redakt'! Tridek tri bovinoj - Venis vers' al fino Freŝa, kvazaŭ ĵus melkita lakt'! Vekiĝadis li tre frue - Je la kvina sen erar', Kaj versaĵojn novajn flue Prezentadis al bovar'. Fine de somero suna Ege kreskis la poet' - Ja severa lakt-dieto Tre utilas por poeto, Se li estas nur knabet'! Tridek tri bovinoj, Tridek tri bovinoj, Tridek tri bovinoj - Nova vers-redakt'! Tridek tri bovinoj - Venis vers' al fino Freŝa, kvazaŭ ĵus melkita lakt'!
А как ты думаешь, о чем песня "33 Bovinoj (33 коровы)" ?