название:
автор:
Nokto Ploras (albumo Destin')
автор:
Vladimir Soroka
рейтинг: ★★★★★ / 5.1 / 1148 просмотров
- Текст
- Открытка с текстом
Mi ne plendas al la sorto – vi ne pensu. Plendi pri feliĉ' apenaŭ estas senco. Kiel varme via bela voĉo sonas. Kaj surstrate ploras nokto – nokto ploras. Morgaŭ sidos vi en trajno, sed hodiaŭ... Ĉirkaŭprenu min pli forte por adiaŭ. En okuloj viaj bluaj l'miaj dronas. Kaj surstrate ploras nokto – nokto ploras. Restas preskaŭ jam neniom ĝis mateno. Kaj l'aŭroro ŝiras inter ni fadenon. Nian solan nokton ĉiam mi memoros. En fenestron batas pluvo – nokto ploras.
А как ты думаешь, о чем песня "Nokto Ploras (albumo Destin')" ?