название:
автор:
Estu ĉiam
автор:
Persone
рейтинг: ★★★★★ / 4.7 / 744 просмотра
- Текст
- Открытка с текстом
En mia kelo loĝas viroj sen vizaĝ' Mi ilin vidas nur en la mallumo Sur la ŝtuparo pasas homoj sen kuraĝ' Sen kuraĝ', sen kuraĝ' En koridoro jen spureto: vinbotel' Ili ne ordigis bone sian ĉambron Mi povus tute bone esti unu el Unu el, unu el Estu ĉiam ĉe mi Kara restu ĉiam apud mi Estu ĉiam kun mi Kara restu ĉiam apud mi Ĝis la fin', ĝis la fin' Tra la fenestro mi rigardas al la trajn' Vi povas esti en ĝi, sed mi dubas Mi plu atendas, vi alvenos iam ajn Iam ajn, iam ajn Espero estas la vualo de la ver' Nuboj sen koloro kaŝas Sunon Ĉu estas krim' deziri iom da tener'? Da tener', da tener' Estu ĉiam ĉe mi Kara restu ĉiam apud mi Estu ĉiam kun mi Kara restu ĉiam apud mi Ĝis la fin', ĝis la fin'
А как ты думаешь, о чем песня "Estu ĉiam" ?